Wilhelm Philipp Martin Christian Ludwig LIEBKNECHT [VIL:helm LIB:kneĥt] (naskiĝis la 29-an de marto 1826 en Gießen, mortis la 7-an de aŭgusto 1900 en Charlottenburg) estis germana revoluciulo, marksista teoriisto kaj socialdemokrato. Li estas konata kiel unu el la fondintoj de la germana socialdemokrata partio kaj la patro de Karl Liebknecht.